This is a read-only archive of the old Scratch 1.x Forums.
Try searching the current Scratch discussion forums.

#26 2011-11-07 15:45:27

SePo
New Scratcher
Registered: 2011-11-04
Posts: 5

Re: Esperanto

Danke al fizikisto kaj Samueldora, de hodiaŭ Scratch kaj ĝia paĝaro funkcias ankaŭ en Esperanto.
Mi esperas, ke plua Esperantigado daŭros.

Offline

 

#27 2011-11-09 12:40:03

SePo
New Scratcher
Registered: 2011-11-04
Posts: 5

Re: Esperanto

Grava demando koncernanta tradukadon: ĉu ordonoj estu en imperativo aŭ en infinitivo (legu pli ĉe http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=tradukado) - mallonge:
ĉu
[blocks]<turn cw( )degrees>[/blocks]
estu "turnu ... gradojn" ĉu "turni ... gradojn"?

---
SePo

Offline

 

#28 2011-11-12 13:09:35

Samueldora
Scratcher
Registered: 2009-07-19
Posts: 90

Re: Esperanto

Laŭ mia opinio la reguloj troveblaj sub via ligo:

"
Por ordoni al la komputilo (menueroj, elektoj, kaj tiel plu) ni uzas la infinitivon.

    Use main password → “Uzi ĉefan pasvorton”
    Search again → “Serĉi denove”
    Add folder… → “Aldoni dosierujon…”
    Do not show mouse pointer during editing → “Ne montri la musmontrilon dum redaktado.”

Por ordoni al la uzanto ni uzas la imperativon.

    Please type your password → “Bonvole tajpu vian pasvorton”
    Don't use the x-system → “Ne uzu ikso-sistemon”
    Click on the Esperanto flag → “Alklaku la esperantan flagon”
    Choose your preferred language → “Elektu vian preferatan lingvon”
"
estas bone kaj akordiĝas kun mia lingvosento.

Do, oni devus traduki la blokordonojn kun infinitivo (turni ... gradojn).

Last edited by Samueldora (2011-11-12 13:10:44)

Offline

 

#29 2011-11-14 07:44:36

SePo
New Scratcher
Registered: 2011-11-04
Posts: 5

Re: Esperanto

Bedaŭrinde ne tiom facilas.
Mi trarigardis multegajn tradukojn kaj ... plej multo (krom supren menciita) preferas imperativon (verŝajne pro nacilingvaj tradukoj).
Tamen min impresas priskribo de neŭtrala modo (http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj/neutrala.html), tial mi daŭrigos uzante -i finaĵon (tio postulas ŝanĝojn en jam ekzistanta .po dosiero de Scratch - la sendita jam byob.po - ne).

Offline

 

#30 2011-11-16 16:10:05

Samueldora
Scratcher
Registered: 2009-07-19
Posts: 90

Re: Esperanto

La germana Scratch traduko ekzemple ankaǔ uzas la imperativon, kvankam normale oni uzas la infinitivon (ekzemple en la germana EXCEL traduko). La imperativo ne estas malĝusta, sed faras pli infanan impreson. Ĉar la ĉefa celgrupo de Scratch estas infanoj, tiu varianto ankaǔ estas sencoplena.

Kvankam mi normale preferus la infinitivon, oni povus fari ekscepton por Scratch.

Last edited by Samueldora (2011-11-16 16:13:09)

Offline

 

Board footer